rustdesk/docs/README-EO.md

8.0 KiB

RustDesk - Your remote desktop
ServilojKompiliDockerStrukturoEkrankopio
[česky] | [中文] | | [Magyar] | [Español] | [فارسی] | [Français] | [Deutsch] | [Polski] | [Indonesian] | [Suomi] | [മലയാളം] | [日本語] | [Nederlands] | [Italiano] | [Русский] | [Português (Brasil)] | [Esperanto] | [한국어] | [العربي] | [Tiếng Việt]
Ni bezonas helpon traduki tiun README kaj la interfacon al via denaska lingvo

Babili kun ni: Discord | Twitter | Reddit

ko-fi

Denove alia fora labortabla programo, skribita en Rust. Ĝi funkcias elskatole, ne bezonas konfiguraĵon. Vi havas la tutan kontrolon sur viaj datumoj, sen zorgo pri sekureco. Vi povas uzi nian servilon rendezvous/relajsan, agordi vian propran, aŭ skribi vian propran servilon rendezvous/relajsan.

RustDesk bonvenigas kontribuon de ĉiuj. Vidu docs/CONTRIBUTING.md por helpo komenci.

BINARA ELŜUTO

Senpagaj publikaj serviloj

Malsupre estas la serviloj, kiuj vi uzas senpage, ĝi povas ŝanĝi laŭlonge de la tempo. Se vi ne estas proksima de unu de tiuj, via reto povas esti malrapida.

Situo Vendanto Detaloj
Seulo AWS lightsail 1 VCPU / 0.5GB RAM
Singapuro Vultr 1 VCPU / 1GB RAM
Dalaso Vultr 1 VCPU / 1GB RAM

Dependantaĵoj

La labortabla versio uzas sciter por la interfaco, bonvolu elŝuti la bibliotekon dinamikan sciter.

Windows | Linux | MacOS

Paŝoj por kompili

  • Preparu vian medion de programado Rust kaj vian medion de kompilado C++

  • Instalu vcpkg, kaj agordu la medivariablon VCPKG_ROOT korekte

    • Windows: vcpkg install libvpx:x64-windows-static libyuv:x64-windows-static opus:x64-windows-static
    • Linux/MacOS: vcpkg install libvpx libyuv opus
  • Plenumu cargo run

Kiel kompili sur Linukso

Ubuntu 18 (Debian 10)

sudo apt install -y g++ gcc git curl wget nasm yasm libgtk-3-dev clang libxcb-randr0-dev libxdo-dev libxfixes-dev libxcb-shape0-dev libxcb-xfixes0-dev libasound2-dev libpulse-dev cmake

Fedora 28 (CentOS 8)

sudo yum -y install gcc-c++ git curl wget nasm yasm gcc gtk3-devel clang libxcb-devel libxdo-devel libXfixes-devel pulseaudio-libs-devel cmake alsa-lib-devel

Arch (Manjaro)

sudo pacman -Syu --needed unzip git cmake gcc curl wget yasm nasm zip make pkg-config clang gtk3 xdotool libxcb libxfixes alsa-lib pulseaudio

Instali vcpkg

git clone https://github.com/microsoft/vcpkg
cd vcpkg
git checkout 2021.12.01
cd ..
vcpkg/bootstrap-vcpkg.sh
export VCPKG_ROOT=$HOME/vcpkg
vcpkg/vcpkg install libvpx libyuv opus

Ripari libvpx (Por Fedora)

cd vcpkg/buildtrees/libvpx/src
cd *
./configure
sed -i 's/CFLAGS+=-I/CFLAGS+=-fPIC -I/g' Makefile
sed -i 's/CXXFLAGS+=-I/CXXFLAGS+=-fPIC -I/g' Makefile
make
cp libvpx.a $HOME/vcpkg/installed/x64-linux/lib/
cd

Kompili

curl --proto '=https' --tlsv1.2 -sSf https://sh.rustup.rs | sh
source $HOME/.cargo/env
git clone https://github.com/rustdesk/rustdesk
cd rustdesk
mkdir -p target/debug
wget https://raw.githubusercontent.com/c-smile/sciter-sdk/master/bin.lnx/x64/libsciter-gtk.so
mv libsciter-gtk.so target/debug
VCPKG_ROOT=$HOME/vcpkg cargo run

Ŝanĝi Wayland por X11 (Xorg)

RustDesk ne subtenas Wayland. Kontrolu tion por agordi Xorg kiel defaŭlta sesio GNOME.

Kiel kompili kun Docker

Komencu klonante la deponejon kaj kompilu la konteneron Docker:

git clone https://github.com/rustdesk/rustdesk
cd rustdesk
docker build -t "rustdesk-builder" .

Tiam, ĉiuj fojoj, kiuj vi bezonas kompili la programon, plenumu tiun komandon:

docker run --rm -it -v $PWD:/home/user/rustdesk -v rustdesk-git-cache:/home/user/.cargo/git -v rustdesk-registry-cache:/home/user/.cargo/registry -e PUID="$(id -u)" -e PGID="$(id -g)" rustdesk-builder

Notu, ke la unua kompilado povas daŭri longe, antaŭ ke la dependantaĵoj estu kaŝitaj, sekvaj kompiladoj estos pli rapidaj. Aldone, se vi bezonas specifi diferentajn argumentojn por la kompilkomando, vi povas fari ĝin en la fine de la komando, en la posicio <OPTIONAL-ARGS>. Ekzemple, se vi volas kompili version de eldono optimigita, vi plenumus la komandon supre, kun --release. La plenumebla dosiero disponeblos en la cela dosierujo sur via sistemo, kaj povos esti plenumita kun:

target/debug/rustdesk

Aŭ, se vi plenumas eldonan plenumeblan dosieron:

target/release/rustdesk

Bonvolu certigi, ke vi plenumas tiujn komandojn el la radiko de la deponejo RustDesk, alie la programo povus esti nekapabla de trovi la devigajn resursojn. Ankaŭ notu, ke la aliaj subkomandoj de cargo kiel installrun momente ne estas subtenitaj per tiu metodo, ĉar instalus aŭ plenumus la programon en la kontenero anstataŭ de la gastiganto.

Dosierstrukturo

Ekrankopio

image

image

image

image